Erao (tempo)

Erao, el la malfrua latina aera por "erao aŭ epoko el kies komenco oni kalkulas la tempon", estas termino aŭ koncepto kutime uzata por indiki longan tempan periodon. Kiam ĝi estas uzata de la scienco, en geologio ekzemple, “eraoj” indikas tempajn periodojn kies longo estas arbitra, tamen efike difinita de preciza komenca evento kaj finiĝinta per alia samspeca evento, Oni konsideru la “mezozoikan eraon” (252 Ma-66 Ma). Kiam estas uzata en la socia historio, eraoj povas signifi periodon signitan per io fama (regno, elmigro, katastrofo...). En la konversacia lingvaĵo, eraoj aludas al tempaj periodoj signitaj per publikaj modaj eventoj kiuj signife ŝanĝis la vivon... Kiam erao estas etendita al la kalendara sistemo, ĝi indikas kutime vivitajn periodojn sufiĉe kontrolitajn de la historio kaj influantajn la homan pensmanieron. [1]

  1. Esploristoj pri tiu temo ne forlasas rimarkigi ke en sanskrito la erao de la hindia kulturo estas vortigataj per juga.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search